Pola Retradio en Esperanto

Redakcia teamo: Barbara PIETRZAK / Gabriela KOSIARSKA / Milada SZWEDO / Maciej JASKOT / Krystyna GROCHOCKA / Tomasz MILLER / Saliĥ ZAKIROV / Bruce CRISP

Pola RetRadio - nia komuna lingvomedio

  1. 6 DAYS AGO

    E_elsendo el la 25.01.2026

    En la 1450-a E_elsendo el la 25.01.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • Antaŭ nia mikrofono gastas hodiaŭ Jarosław Parzyszek el Fondumo Zamenhof en Bjalistoko, kun kiu ni interparolas pri la solene lanĉita lastvendrede (23.01.2026) en la bjalistoka Zamenhof-centro reredaktita libro de Roman Dobrzyński „La Zamenhof-strato” en la lingvoj pola kaj angla. • En la komenca kulturkroniko – post la kalendarfolio kun elektitaj historiaj datoj el la 25-a de januaro – ni informas pri la literatura premio de Odette kaj Léon Chertok por la polaj raportistinoj Hanna Krall kaj Anna Bikont; pri la bitigataj objektoj de la Nacia Muzeo en Varsovio; pri ekspoziciata fragmento de la donaco de Basil Alkazzi por la Nacia Muzeo en Gdansko. • En la E-komunuma segmento ni prezentas la mesaĝon de UEA lige kun la Internacia Tago de Edukado (uea.org/gk/1277a1) kaj pri IKU dum la 111-a UK en Graz (uea.org/gk/1276a1). • Hodiaŭ ni proponas aŭskulti kune fragmenton de la kanzono de Feri Floro „Lasu, ke dolor’ estu pardonita”. La reta foto akompananta la programinformon prezentas la aspekton de la  ĵus aperinta, reredaktita libro de Roman Dobrzyński „La Zamenhof-strato”. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.

    28 min
  2. 16 JAN

    E_elsendo el la 15.01.2026

    En la 1448-a E_elsendo el la 15.01.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • Pasintsemajne en la plej granda aglomerejo de vespertoj en Pollando okazis la internacia nombrado de ĉi tiuj bestoj. Tiu evento estas la okazo por nia felietono pri vespertoj en Pollando kaj en la mondo kaj ilia signifo en diversaj kulturoj. • En la komenca kulturkroniko – post la kalendarfolio kun historiaj datoj el la 15-a de januaro – ni informas pri interesa ekspozicio en Katowice pri etnoalternativoj; pri murpentraĵo (muralo) en la hispana Zaragozo dediĉita al la pola romano „Manuskripto retrovita en Saragossa”; pri la japana arto en lako prezentata en Krakovo. • En la E-komunuma segmento ni informas pri la nunjaraj Baltiaj E-Tagoj okazontaj en Rigo, Latvio – – https://www.esperanto.de/eo/bet. • Hodiaŭ por la muzika interludo en nia elsendo ni elektis iun el la plej novaj kantoj el la Brazila Kolekto „Fidinda amiko”, kiun en E-versio kantas Flavio Fonseca. La reta foto akompananta la programinformon rilatas al la prezentata en Krakovo la japana lakoarto. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.

    27 min
  3. 10 JAN

    E_elsendo el la 10.01.2026

    En la 1447-a E_elsendo el la 10.01.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • Hodiaŭ ni donas multan lokon al E-literaturo jen informante pri la konata hispana libro nun aperinta en Esperanto “Réquiem por un campesino español” (Rekviemo por hispana kamparano) de Ramón José Sender; pri la unua (januara) eldono 2026 de E-sumoo; pri la proksimiĝanta 135-a naskiĝdatrevo de Julio Baghy (kun la citado de la rilata teksto de Baldur Ragnarsson el Juna Amiko). • En la komencaj aktualaĵoj – post la Kalendarfolio kun elektitaj datoj ligitaj kun la 10-a de decembro – ni informas pri la decido de la uniaj landoj pri la interkonsento kun Mercosur; pri la ortografia reformo en Pollando; pri la daŭra skeptikeco de poloj rilate la unian valuton – eŭro. • Muzike ni adiaŭas la forpasintan la 5-an de januaro 2026 Ĵak Le Puil prezentante lia kanzonon „Revenas mi” el la KD de Vinilkosmo „Sen elizi’’’. La akompana al la programinformo foto prezentas vintre dormantajn  vespertojn. La  10-an de januaro 2026 en la Fortikaĵo Międzyrzecz okazis ilia ĉiujara nombrado . • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.

    30 min
  4. 5 JAN

    E_elsendo el la 05.01.2026

    En la 1446-a E_elsendo el la 05.01.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • En la unua E-elsendo de la 2026-a jaro la Redakcio deziras al ĉiuj aŭskultantoj kaj radioamikoj pacan, ĉiuspece prosperan kaj sukcesan Novan Jaron. • En la Trarigardo de la E-Gazetaro ni proponas kunfoliumi kun ni la 8/9-an kaj 10-an paperajn numerojn de „La Revuo Orienta”. Ni enrigardas la elektronikan version de la decembra „Novaĵoj Tamtamas” el Jokohamo, Ni citas el la sonversio de la decembra numero de „Tempo” de Kroata E-Ligo kaj fine ni ĵetas la rigardon al la ĵus veninta januara numero 2026 de „Ora Ĵurnalo” el Gotenburgo. • Komence post la Kalendara Folio kun historiaj eventoj, ligitaj kun la 5-a de januaro ni informas pri la komenco de la nova tradicio, ĉiusabata hisado de la Pola Flago super la Prezidenta Palaco en Varsovio kaj pri la morgaŭaj Epifaniaj Paradoj, kiuj moviĝos tra ĉirkaŭ unu mil polaj urboj, urbetoj kaj vilaĝoj. • En la kulturkronika rubriko ni parolas pri la novaranĝita Artgalerio de la Eŭropa Arto en Krakovo, pri ekspozicio kolektinta tolaĵojn de polaj artistoj aktivantaj en la t.n. Munkena Skolo. • En la E-komunuma segmento ni referencas al la Novjaraj Bondeziroj de UEA. Ilia plena teksto estas legebla ĉe https://uea.org/gk/1274a1. Ni informas pri la gajninto de la Premio Maertens 2026, Alekso Miller. Plena teksto legeblas ĉe: https://uea.org/gk/1275a1. • Hodiaŭ muzike akompanas nin Anna Osmakowicz en fragmento de la pola kristnaska kanto „Di’ naskiĝas”. La reta foto akompananta la programinformon rilatas al la morgaŭa festo de Tri Reĝoj. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.

    31 min
  5. 31/12/2025

    E_elsendo el la 30.12.2025

    En la 1445-a E_elsendo el la 30.12.2025 ĉe www.pola-retradio.org: • La gasto de nia elsendo estas Yves Nevelsteen, konata E-aktivulo, kun kies agado plimulto el ni renkontiĝis. Jen E-Vikipedio kaj Komputeko, jen aldoniĝintaj kun la tempofluo Eventa Servo kaj Markonomoj. • En la komencaj aktualaĵoj – post la Kalendarfolio ligita kun elektitaj datoj ligitaj kun la 30-a de decembro – ni jarfine eksciu, kiel poloj taksas sian ekonomian situacion en 2025; kial kaj kiel polajn lernantojn inspiras la pentroarto de Van Gogh; kial Krakovo havas la plej belan historian urbocentron en Eŭropo. • Nian sciencan rubrikon ni dediĉas al la sufloroj de sciencistoj, ke la plej efika maniero konservi la junan cerbon estas lerni lingvojn. Ju pli multe des pli bone. • Muzike akompanas nin fragmente la plej nova kanzono de Kaj Tiel Plu „Je l’unua la naskiĝ’” el ĝia plej nova bitalbumeto „Je la kvara” aperinta ĉe Vinilkosmo. En la fino Feri Floro kantas pri paco. La akompana al la programinformo foto evidente aludas al baldaŭ komenciĝonta 2026-a jaro kaj la tostado…por ĝia prospero kaj i.a. paco. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.

    30 min
  6. 25/12/2025

    E_elsendo el la 25.12.2025

    En la 1444-a E_elsendo el la 25.12.2025 ĉe www.pola-retradio.org: • Ĝojplenan Kristnaskon! Serenajn festotagojn al ĉiuj aŭskultantoj, amikoj kaj  konatoj! • Konfome al la festa karaktero de la tago, ankaŭ nia elsendo proponas festan etoson, kiu speguliĝas jam en nia Kalendarfolio de la 25-a de decembro. Komence ni informas pri la plej malnova pola kristnaska kanto en la krakovaj arkivejoj; pri pingloarboj kaj ilia ornamado en polaj domoj, kiu tradicio havas jam 200-jaran historion; pri kristnaskaj donacoj kaj alvoko, ke porinfanan kristnaskan donacon konsistigu libroj. • La nunjara Universala Kongreso en Brno estis la okazo por multaj interesaj renkontiĝoj kaj interparoloj. Iun – aparte taŭgan por la festa tago – ni faris kun Istvan Ertl, eksciante iom pri liaj familiaj aferoj kaj gratulindaj atingaĵoj kaj planoj. • Nia muzika ornamo en la hodiaŭa elsendo evidente ligiĝas kun Kristnasko. En la kunteksto de nia antaŭmikrofona renkontiĝo kun Istvan Ertl aŭdiĝas fragmente i.a. ĉeĥa kaj hungara kristnaskaj kantoj en Esperanto. La foto akompananta nian hodiaŭan programinformon, evidente ligiĝas kun la daŭranta Kristnasko. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.

    31 min

About

Pola RetRadio - nia komuna lingvomedio

You Might Also Like